Mejzi Ŝpruc - Esperanta filmo por infanoj

De Jacob Nordfalk kaj Narendra Bhattarai, Nepalo



Ĉu vi ŝatus vidi filmojn en Esperanto kun viaj 1-6-jaraĝaj infanoj?

Ĉu vi jam vidis 'Mazi en Gondolando' pli da fojoj ol vi povas nombri?

Ĉu viaj geknaboj plendas pro la tedaj 'reklamoj' en Mazi?



Ekzakte tiel mi sentis antaŭ kelkaj monatoj, kaj decidis sxangxi la aferon.

Nun, monatoj poste, venas la fina rezulto de nia unua filmtraduka projekto: La 50-minuta filmo "Mejzi Ŝpruc" (angle: "Maisy Splash") kun parolo (kaj subtekstoj) en Esperanto.

La muso Mejzi kaj liaj amikoj (la sciuro Cirilo, la elefanto Eduardo, la krokodilo Karlo kaj la birdo Talula) ŝatas ludi per akvo kaj aliaj aferoj.

La filmo estas dividitaj en 10 episodoj de 5-minutoj:
Pingvenoj, Akvotubo, Ĉokolada kuko, Bobeloj, Singulto, Naĝado, Fiŝoj, Glacio, Remado kaj Delfeno.

Mi invitas vin ĝui la rezulton de nia laboro, kiun vi povas libere elŝuti cxi tie.

Por vidi la filmon per via komputilo vi povus elŝutu la .AVI-dosieron kaj la programon VLC - http://videolan.org/vlc/.

La subtekstoj estas en aparta dosiero: mejzi_spruc_subtekstoj.srt.

Krom filmo por via komputilo vi trovos tie ankaŭ malgrandigitan version kiun vi povas meti en via poŝtelefono (ege konvena por ekzemple aŭto).

Venos poste eblecon aĉeti surdiskan version de la filmo. Bonvolu noti ke vi devas akiri originalan ekzempleron de "Maisy Splash", por kompensi la originalajn aŭtorojn por sia laboro. La DVD aĉeteblas inter alie ĉi tie: http://www.tesco.com/entertainment/product.aspx?R=712821 .

Korajn salutojn kaj bonan spektadon,
Jacob Nordfalk, Nepalo.

Dankoj

Dankon al la multaj volontuloj kiuj helpis korekti la tekston. Speciale ni dankas al Bart Demeyere, Edmund Grimley Evans, Bert Schumann kaj Miĥail Povorin por amasoj da lingvaj rimarkoj.

Ni ankaŭ ege dankas pro la monkontribuoj de Bart Demeyere, kiu ebligis la projekton.

Aŭtoraj rajtoj

Ni (ankoraŭ) ne ricevis permeson de la aŭtoroj traduki tiun ĉi filmon.

Pro tio:

Antaŭ ol vidi tiun ĉi tradukon de la filmo "Maisy Splash" al Esperanto vi devas akiri originalan ekzempleron de la filmo, por kompensi la originalajn aŭtorojn por sia laboro.
La DVD aĉeteblas inter alie ĉi tie:
http://www.tesco.com/entertainment/product.aspx?R=712821

Se vi redistribuas la filmon vi devas zorgi ke tiu cxu teksto restas en sufiĉe videbla loko.

Permesilo rilate al la Esperanta versio

Creative Commons permesilo
La esperantigo kaj ĉiuj rilataj dosieroj havas permesilon Creative Commons Atribuo-Nekomerca-Distribui kun sama permesilo 3.0.