1Traduko de la filmo "Mejzi Ludtempo" al Esperanto

De Jacob Nordfalk kaj Navaraj Budha, Nepalo



1.1Kiel vidi la filmon?

Elŝutu anglalingvan version de la filmo: mejzi_tempo_por_ludi-en.avi

Por Linukso vi povas uzi mplayer (kiu verŝajne jam estas instalita en via distribuo) por vidi la filmon.

Por Vindozo kaj Mac (kaj Linuks, fakte) vi povas elŝuti VLC (http://www.videolan.org/vlc/).

Vi povas ankaŭ elŝuti version por via poŝtelefono.


1.2Duboj



1.2.1Saltludo

> 1) Ĉu la vorton  'paradizludo'  vi kutime uzas en via familio?
> Temas pri lameta ludo, kie oni desegnas kvadatojn sur la planko per
> kreto kaj devas salteti per unu gambo en ĉiuj kvadratoj sen tuŝi la
> liniojn.



> En la dana nomiĝas 'hinke-leg', kies rekta traduko estas 'salteta ludo'.
> En PIV2002 estas "hopludo", "paradizludo" kaj "mareto".
> Mi ŝatus scii kion vorton vi kutime uzas en via familio?

Jouko: Ni diras "salti kvadratojn", "kvadratsaltado". Ne tre interesa nomo, konsentite...

Renato: Ne. ni ne konas 'paradizludo'n. Saltludo.

Lars: mi verŝajne dirus 'saltludo'. Ankaŭ 'hopludo' bone taŭgas.

Hokan: ni preferus "saltludo"

Eduardo: Mi nomus tion ĉu "hopludo" ĉu "salteta ludo".  Ĉe ni je la fino de la ludo estas "ĉielo", ne "paradizo".  Ĉielo estas malpli religia ol paradizo, eĉ se la paradizo troviĝas en la ĉielo :).


Por la filmo ni uzos: "salti kvadratojn" aux "saltludo"



1.2.2Surtuto


> 2) Ĉu la vorton  'supervesto'  vi kutime uzas en via familio?
> Angle nomiĝas: dungaries, dane overalls;
> Mi trovis en Eo: kombineo, drelikaĵo, pantalonkitelo, ŝirmvesto, sed
> mi neniam aŭdis iun uzi tiujn vortojn. Eble "supertuto"?



http://reta-vortaro.de/revo/art/surtut.html#surtut.0o
kaj supervesto http://reta-vortaro.de/revo/art/vest.html#vest.super0o .

Jouko: Ni diras "supertuto". Iuj diras ankau "kombineo", sed tiun nomon ni uzas (uzis) pri beba endoma vestajho.

Christoph: Mi komprenus kombineo kaj eble uzus "surtuto". "supertuto" elvokas ĉe mi imagon, ke io ŝvebas super mia korpo.

Renato: Ni uzis "surtuto".

Hokan: ni uzas "supertuto"


Por la filmo ni uzos: "surtuto", kvankam mi persone preferus 'ŝirmvesto'


1.2.3kaŝludo 'Sardinoj'


> 3) Ĉu la vorton  'ludi Sardinojn'  vi kutime uzas en via familio?
> Temas pri kaŝ-ludo por pluraj personoj.

ERARO: Mi mispriskribis la ludon. Temas fakte pri tio ke ĉiu kiu trovas la kaŝitan devas kaŝi kun li, tiel ke ĉiuj krom la lasta kaŝas sin en la sama loko, kiel 'sardinoj'
> Mi pensas ke tiu ludo simple nomiĝas 'kaŝ-ludo'.



Jouko: Por ni ghi estas speco de "kaŝludo", ni ne havas specialan nomon por ghi.

Bart: Mi ankau dirus kaŝludon.

Christoph: NE konata. Oni povas ĝin nomi kaŝ-ludo, se la reguloj aliel klariĝas.

Hokan: "kaŝludo" estas bona.

Eduardo: Ni ja uzas ĝin, kaŝludo.


Por la filmo ni uzos: "kaŝludo" aux "kaŝludo 'Sardinoj'"




> 4) Kiujn el la vortoj   'saltopliko', 'resaltema pilko' aŭ 'resaltiva
> pilko'  vi kutime uzas en via familio?
> Temas pri tiuj gumaj plikoj kiujn oni povas ĵeti surteren kaj ili
> resaltas altege.
> Dane nomiĝas :hoppebold.

Jouko: Chiuj pilkoj estas pli-malpli resaltemaj, chu ne? Ni diris "superpilko", sed tio estas nur rekta traduko el la finna kaj eble ne rekomendinda.

Bart: Eble saltopilko.

Christoph: Ni nomas ĝin saltpilko.

Renato: Resalta pilko.

Lars: Ni diras 'gumpilko' aŭ 'gumpilketo'.

Hokan: "saltopilko"

Eduardo: mi preferus "resaltema pilko".


Por la filmo ni uzos: "saltpilko", kvankam 'gumpilko' estas eble pli trafa.



> 5) Kiujn el la vortoj  'tobogano',  'glitejo', 'glitvojo' aŭ 'dekliva
> glitvojo'  vi kutime uzas en via familio?
> Kiel: 'Glitu malsupren laŭ la tobogano!'
> Angle nomiĝas 'slide', dane: 'rutchebane'.
> Mi pensas ke 'tobogano' estas ne uzata. Ĉu iu protestus je 'glitvojo'?



Jouko: Ni (kaj ne nur ni) diras "glitejo".

Bart: Tobogano estas uzita dum REF, mi mem uzas glitejon. Mi ne protestus je
glitvojo, povas esti ke mi jam audis ĝin, sed ne memoras tion.

Edmundo: Mi uzas "glitejo", kaj tiu vorto estas en Mil Unuaj Vortoj.

Christoph: Ni nomas ĝin glitejo.

Renato: Ni uzis "glitejo", sed ankau' glivojo tau'gas.

Lars: Ni diradas 'glitejo'.

Hokan: "glitejo"

Eduardo: tobogano.


Por la filmo ni uzos: 'glitejo', kvankan estas iom tro ĝenerala. Ekzemple 'glitejo' estis ankaŭ uzata por 'glita deklivo' (monteto kun neĝo) en 'Mejzi ŝpruc'




> 6) Kiujn el la vortoj  'balancilo', aŭ 'baskulo'  vi kutime uzas en
> via familio?
> Temas pri breto meze fiksita iom supre tiel ke povas sidi unu infanon
> sur ambaŭ finoj de la breto (kie estas ankaŭ teniloj) kaj salteti
> supren, levinta la alia infano ĉe la alia fino de la breto)



Jouko: Ni diras "baskulo" (kiu eble estas speco de "balancilo", sed por ni
"balancilo" estas unuavice "pendolilo").

Yves : "balancilo"

Bart: Balancilo estas pli ĝenerala vorto, ĉar ankau estas uzata por pendolo
(unu infano kiu svingas sur tabulo per ŝnuroj). Baskulo estas la pli
preciza vorto. Sed mi ofte forgesas ĝin kaj diras balancilo. Ili certe
ambau estas uzataj, sed por filmo mu uzus baskulon, la plej precizan vorton.

Edmundo: Mi uzas "baskulo", kaj tiu vorto estas en Mil Unuaj Vortoj (Eventuala problemo pri "balancilo" estas konfuzo kun pendolo.)

Christoph: baskulo (balancilo pendas ĉe ŝnuroj)

Renato: balancilo.

Lars: Mi scias ke la ĝusta vorto estas 'baskulo', kaj mi uzas ĝin, kiam mi ne erare diras 'balancilo' (kio okazas ofte).

Eduardo: "balancilo" sed mi sentas ke tiu estus pli bona traduko por tiuj seĝoj kiu pendas el du katenoj kaj sur kiuj oni sin balancas.  Ni uzas "hamako" por la pendantaj

Hokan: "balancilo"

Eduardo: "balancilo" sed mi sentas ke tiu estus pli bona traduko por tiuj seĝoj kiu pendas el du katenoj kaj sur kiuj oni sin balancas.


Por la filmo ni uzos: "balancilo", kvankan eble estas iom tro ĝenerala.



Por la alia (unu infano kiu svingas sur tabulo per ŝnuroj) ni uzas 'svingilo' aŭ "pendolilo":



Eduardo: Ni uzas "hamako" por la pendantaj seĝoj.



> 7) Kiujn el la vortoj  'marsupio', 'ventropoŝo', 'ventra sako' aŭ
> 'haŭto-poŝo'   vi kutime uzas en via familio?
> Temas pri la ujo en kiu kanguruo povas teni sian kanguruidon.

Jouko: Eble "ventroposho" (sed ni ne multe bezonis).

Bart: mi supozas ke mi uzus ventropoŝon.

Edmundo: Mi rekomendus "ventropoŝo".

Christoph: Ĉar estas relative granda mi dirus "ventrosako" kaj ne ventropoŝo.

Renato: ventro-pos'o.

Lars: 'ventropoŝo'.


Por la filmo ni uzos: 'ventropoŝo'




> 8) Kiujn el la vortoj "trotilo" aŭ "skutilo"  vi kutime uzas en via familio?


Ĉi tie Talula estas sur skutilo.

Jouko: "Skutilo"

Yves : "Skutilo"

Bart: Mi uzas skutilon, ĉar mi tiam ankau povas uzi skuti.

Edmundo: skutilo

Christoph: trotilo

Renato: Ni ne uzas, sed eble uzus "skutilo".

Lars: Mi uzis ambaŭ, kun pli forta inklino al 'skutilo'.


Por la filmo ni uzos: "Skutilo"



> 9) Ĉu estas en ordo akuzativigi "Mejzi"? Kiel: 'Ah, Karlo trovis
> Mejzin kaj Talulan.'

Jouko: En ordo por mi.

Yves : En ordo

Edmundo: Jes

Christoph: Jes

Renato: Jes, lau' mi. Eventuale mi skribus Mejzi-n.

Lars: Miajn orelojn ĝenas formo kia 'Mejzin'. Mi evitadas ĝin per 'Mejzion' aŭ 'je Mejzi'.

Eduardo: mi ne scias, mi tion ne farus.

Hokan: Jes


Por la filmo ni diros: 'Mejzin' kaj skribas 'Mejzi-n'.

1.3Lingvaĵo

Ĉar la filmo celas 1 ĝis 4-jaraj infanoj, kaj ĉar estas parola lingvo, ne skriba, estas grava uzi relative simplajn vortojn kiuj estas bone konata.

Ni estu korekta, sed nur ĝis tiu grado, ke la lingvaĵoj estas ankoraŭ relative simpla parola lingvo kiun ankaŭ tute normala gepatro uzus al sia infano, kaj esperanto-familioj uzas inter si.
Jes ja indas altigi la nivelon de la parolantoj de nia lingvo, sed tamen, oni pripensu ĉu en filmo for 1-4-jaraj infanoj estas la ĝusta loko.

1.3.1Vortaroj

http://www.helsinki.fi/~jslindst/hejmvort.html

http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


Aliaj vortaroj por inspiro:

http://www.reta-vortaro.de/revo/

http://www.krokodilo.de/vortaro/

http://www.gutenberg.org/catalog/world/readfile?fk_files=203038&pageno=14

http://esperanto-panorama.net/vortaro/eoen.htm

1.3.2Krivortoj

Se akcidente perdas ion surteren (angle: "oops") ni uzas: hup. Kaj foje hupla.
(ni povus, sed ne uzas: up, hopla / hop la / hup la)

Se manĝas ion bongustan ni uzas: Mjam (Edmundo). Ni ne uzas njam, nam.

Se flaras ion bongustan ni uzas: Mmmm

Se glitas malsupren de monteto: Uiiii!
(ni ne uzas: “Uuuuu!”, Hop, "huj". Por rusoj “huj” estas tre maldeca vorto (Miĥail))

Se faras fortan laboron kaj laciĝas: (angle: "phew") Uf!
("pu" estus malbona: pui estas familia vorto por furzi (do puo = pu' = furzo) (Jesper))
Se parolanto amuziĝas: Ha

Se parolanto ekkomprenas ion: Ah

Se parolanto estas surprizita: Ho, He

Se parolanto miras: Ej, He

Se parolanto partopreneme komentas ion: Ho, Nu, Do

Se parolanto samopinias: Jes ja

Se parolanto bedaŭras: Ve, Ho, Ho ve, ne

1.4Historietoj

Rigardu la subtekstan dosieron.