1Traduko de "Maisy Splash" al Esperanto

Versio 16 (1/10 2007)

De Jacob Nordfalk kaj Narendra Bhattarai, Nepalo

Enhavo

1 Traduko de "Maisy Splash" al Esperanto 1

1.1 Dankoj 1

1.1 Roluloj 2

1.2 Lingvaĵo 2

1.2.1 Vortaroj 2

1.2.2 Krivortoj 2

1.3 Antaŭkanto 3

1.4 Historietoj 3

1.4.1 Pingvenoj 3

1.4.2 Akvotubo 4

1.4.3 Ĉokolada kuko 5

1.4.4 Bobeloj 6

1.4.5 Singulto 7

1.4.6 Naĝado 8

1.4.7 Fiŝoj 9

1.4.8 Glacio 10

1.4.9 Remado 11

1.4.10 Delfeno 12


Propono de Esperanta titolo de la filmo: "Mejzi Ŝpruc".

(plej korekte estus "Mejzi Plaŭd", sed la vorto plaŭd estas malofta kaj tute ne menciiĝas en la filmo. Male, "ŝpruc" estas uzata en la filmeto 'Naĝado').

Alilingvaj nomoj de la historietoj:

Tempoj de la historietoj (kadroj/tempo): La pingvenoj, La akvotubo, (15260 / 10m10s) Ĉokolada kuko, (22764 / 15m10s) Bobeloj, Singulto, Naĝado, La fiŝoj, Glacio, Remado, Delfeno

Hejmpaĝoj

http://www.walkerbooks.co.uk/Lucy-Cousins

http://www.maisyfun.com/

1.1Dankoj

Dankon al la multaj voluntiloj kiuj helpis korekti la tekston. Speciale ni dankas al Bart Demeyere, Edmund Grimley Evans, Bert Schumann kaj Miĥail Povorin por amasoj da lingvaj rimarkoj.

Ni ankaŭ ege dankas pro la monkontribuoj de Bart Demeyere (100 eŭroj), de KEK - Kopenhaga Esperanto-Klubo (??? eŭroj) kaj de DEA – Dana Esperanto-Asocio (??? eŭroj).


1.1 Roluloj

Rigardu ankaŭ http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantaj_personaj_nomoj

Angle

Dane

France

Esperanta propono

Tipo de besto

Maisy

Malle

Mimi

Mejzi

(Majo, Maja, Mazi, Musi, Mezi)

La muso Mejzi

Cyril

Pelle

Cirille

Cirilo

(Cecilio, Cereso)

La sciuro Cirilo

Eddie

Ejnar

Eddie

Eduardo

Edgaro, Edmundo, Edjo

Elefanto Eduardo

Charley

Gustav

Charlie

Karlo (=ĉefrolulo en Mazi. Tamen: Karlo estas ofta nomo, do vi ne devas zorgi pri kolizio kun Mazi)

Karolo?

Krokodilo Karlo

Tallulah

Tilde

Tallulah

Talula

Birdo Talula


1.2Lingvaĵo

Ĉar la filmo celas 1 ĝis 4-jaraj infanoj, kaj ĉar estas parola lingvo, ne skriba, estas grava uzi relative simplajn vortojn kiuj estas bone konata.

Ni estu korekta, sed nur ĝis tiu grado, ke la lingvaĵoj estas ankoraŭ relative simpla parola lingvo kiun ankaŭ tute normala gepatro uzus al sia infano, kaj esperanto-familioj uzas inter si.
Jes ja indas altigi la nivelon de la parolantoj de nia lingvo, sed tamen, oni pripensu ĉu en filmo for 1-4-jaraj infanoj estas la ĝusta loko.

1.2.1Vortaroj

http://www.helsinki.fi/~jslindst/hejmvort.html

http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


Aliaj vortaroj por inspiro:

http://www.reta-vortaro.de/revo/

http://www.krokodilo.de/vortaro/

http://www.gutenberg.org/catalog/world/readfile?fk_files=203038&pageno=14

http://esperanto-panorama.net/vortaro/eoen.htm

1.2.2Krivortoj

Se Mejzi akcidente perdas ion surteren (angle: "oops") ni uzas: hup. Kaj foje hupla.
(ni povus, sed ne uzas: up, hopla / hop la / hup la)

Se Mejzi manĝas ion bongustan ni uzas: Mjam (Edmundo). Ni ne uzas njam, nam.

Se Mejzi flaras ion bongustan ni uzas: Mmmm

Se Mejzi glitas malsupren de monteto: Uiiii!
(ni ne uzas: “Uuuuu!”, Hop, "huj". Por rusoj “huj” estas tre maldeca vorto (Miĥail))

Se Mejzi faras fortan laboron kaj laciĝas: (angle: "phew") Uf!
("pu" estus malbona: pui estas familia vorto por furzi (do puo = pu' = furzo) (Jesper))
Se parolanto amuziĝas: Ha

Se parolanto ekkomprenas ion: Ah

Se parolanto estas surprizita: Ho, He

Se parolanto miras: Ej, He

Se parolanto partopreneme komentas ion: Ho, Nu, Do

Se parolanto samopinias: Jes ja

Se parolanto bedaŭras: Ve, Ho, Ho ve, ne

1.3Antaŭkanto

Dana sontrako: Mejzi, Mejzi, ĉiuj ŝatas Mejzin, Mejzi Mejzi mus'

Angla sontrako:Mejzi, Mejzi, Mejzi, Mejzi, Mejzi, Mejzi, Mejzi, mus'

1.4Historietoj

1.4.1Pingvenoj

Saluton, Mejzi

Kia bonega glitejo

Rigardu, Mejzi, tie estas pingveno!

Saluton, pingveno


Ej, kiel li alvenis de la deklivo antaŭ vi, Mejzi?

Ah, estas du pingvenoj


Ĉu vi volas iri supren per la sledo de Mejzi, pingvenoj?

Ha ha, nun subite estas 3 pingvenoj!


Uf, ĉu la sledo estas iom peza, Mejzi?


Ah, ha ha, jen pli bona.


Ho, vidu, tie estas ankoraŭ unu pingveno!


Ha ha, Mejzi, ĉu vi volas, ke la pingvenoj glitu malsupren laŭ la deklivo kun vi?


Ha, kiel amuzege.

Rigardu, Mejzi, estas eĉ pli da pingvenoj!


Hup!


La pingvenoj ne bezonas sledon.

Ili povas gliti malsupren sur siaj postaĵoj.

Uiii!

Uiii, kiel amuze!


Ĉu ankaŭ vi glitos sur via postaĵo, Mejzi?

Uiii


Tio estis amuza

Ĉu vi faros tion denove


Hej, rigardu, nun, la pingvenoj glitas sur siaj ventroj

ĉu ankaŭ vi povas gliti sur via ventro, Mejzi?


Kien iras ĉiuj pingvenoj nun, Mejzi?


Ah, ili iras naĝi iomete


Sed vi ja ne volas naĝi, ĉu, Mejzi?

Ne, estas ege tro malvarme por vi, Mejzi; vi ne estas pingveno.

Ho, Mejzi, ili donas al vi multajn kisetojn kaj brakumojn por ke vi povu teni la varmon!

Kiel multe da novaj amikoj vi ekhavis hodiaŭ, Mejzi.

1.4.2Akvotubo

Saluton, Mejzi.

Saluton, Cirilo.


Ho, kiel bela vi estas!

Vi estas vestita kiel fajrobrigadano hodiaŭ.


Kion vi serĉas, Mejzi?


Ah, ĉu ankaŭ vi volas esti fajrobrigadano?


Saluton, eta nigra kato.

Rigardu tiujn du fajrobrigadanojn tie!


Do, kie estas via akvotubo?

Cirilo pretas estingi fajron.

Kial vi ne ŝaltas la akvon, Mejzi?


Ej ej, pardonu eta nigra kato!

Atentu, Cirilo


Do, ne gravas, ne estas fajro en la ĝardeno de Mejzi

Sed multaj floroj bezonas akvon.


Ek, vi iru!


Estu singarda pri la akvotubo, Cirilo


Estu singarda pri la eta nigra kato, Mejzi


Ah, katoj ne ŝatas akvon. La eta nigra kato saltis en la arbon.

Hu

Pardonu, eta nigra kato, tio estis akcidento.


Ĉu vi pensas, ke la eta nigra kato ne povas malsupreniri de la arbo?

Mi pensas, ke Mejzi ekhavas ideon!


Ah, ŝtupetaro, kiel saĝe, nun vi povas savi la etan nigran katon, kiel veraj fajrobrigadanoj faras.


Ha, la eta nigra kato ankoraŭ ne volas malsupreniri.

Rigardu, vi forgesis malŝalti la akvon, kaj la eta nigra kato ne ŝatas akvon.


Multe pli bona. Bone farite, Cirilo


Nun la eta nigra kato volonte malsupreniras.


Bone farite, Mejzi kaj Cirilo.


Ĝis revido, eta nigra kato!

Ĝis revido, fajrobrigadanoj.



1.4.3Ĉokolada kuko

Saluton, Mejzi

Kion vi faras hodiaŭ?

Ah, ĉu vi bakas kukon, Mejzi?

mmm, ĉu ĝi estas ĉokolada kuko?


Jes, en la fornon!

Bone farite


Kion vi faros nun, Mejzi?

Ej

Nu..., kiu tiu povas esti?


Ha! Tiu estas Karlo! Saluton, Karlo!

Ĉu vi flaras, ke Mejzi faras kukon, Karlo?

Ĉu Karlo rajtas leki la bovlon, Mejzi?

Vi unue lavu la manojn, Karlo


Nun vi rajtas leki la kuleron, Karlo

Ah, mjam mjam, kiel bonŝanca Karlo estas!


Kaj nun, ni lavu la kuirilojn


Ah ha ha, Karlo, ankaŭ viaj manoj estu lavitaj

Ej


Do, mi pensas, ke nun la kuko estas preta

Mmm mmm, ĝi aspektas tre bone.


Dankon, Karlo!


Vi rajtas meti la glazuron, Karlo.

Hooo, aspektas tre bona!

Kaj nun ni metu la ornamaĵojn.


Kia speciala kuko. Ĉu iu havas naskiĝtagon hodiaŭ?

Ĉu estas via naskiĝtago, Mejzi?

Ĉu estas via naskiĝtago, Karlo?


Ho Karlo, kiel vi aspektas!

Mi pensas, ke vi devas bani vin


Ha, iu sonoras ĉe la pordo!

Ha! Sonas kiel Talula. Eble estas ŝia naskiĝtago

Tio sonas kiel Cirilo

Eble estas lia naskiĝtago?

Ha, kaj ankaŭ Eduardo estas ĉi tie

Diru al mi, por kiu estas tiu donaco, Karlo?

Saluton, Cirilo, Eduardo, Karlo, kaj Talula

Jes ja, estas la naskiĝtago de Eduardo! Do, la kuko estis farita por li.

Feliĉan naskiĝtagon, Eduardo

Amuziĝu ĉiuj

1.4.4Bobeloj

Saluton, Mejzi.

Saluton, Eduardo.


Ho, kio estis tio?


Ha! Estas sapobobelo!

Kaj tie estas ankoraŭ unu.


De kie venas tiom da sapobobeloj?


Kiu sidas malantaŭ tiu arbusto?


Ha! Estas Karlo! Saluton, Karlo!


Estas vi kiu blovas sapobobelojn!

Ankoraŭfoje Karlo!


Ha, vi estas lerta Eduardo!

Vi kaptis unu!

Hup



Ho, "krak" diras la bobeloj

Mi pensas, ke Eduardo volas provi, Karlo


Hup!

Ho ve, nun ĉio falis sur la teron.

Pardonu Karlo, sed estis akcidento.


Mi pensas, ke Mejzi ekhavis tre bonan ideon!


Hmmm, unue iom da likva sapo kaj poste iom da akvo.

Hura, kiel Mejzi estas lerta!

Tre bona!


Aŭskultu, por kiu estas tiu sapomiksaĵo, Mejzi ?

Ah, estas por Eduardo! Nun vi povas fari proprajn bobelojn Eduardo!


Ho, kiel bone!


Ha, Eduardo, kia bona bobelo!



Ĝis, granda bobelo!

Ĝis revido, ĉiuj!

Amuziĝu!


1.4.5Singulto

Saluton, Mejzi.

Saluton, Cirilo.

Ĉu vi komencas tagmanĝi?

Mmm, tiuj sandviĉoj aspektas bonaj.

Ĉu vi forgesis ion, Mejzi?

Ah, la sodakvon!

Ha ha, estas multaj bobeloj en tiu sodakvo.


Ah, vi trinkis tre rapide, Cirilo.

Ho, kio estis tio?

Cirilo singultas.


Ah, kiel oni liberiĝas de singultoj?

Vi povus provi teni la manojn super la kapon, kiel Mejzi.


Provu streĉi la brakojn, Cirilo, kaj poste fermu la okulojn.

Ĉu pli bone?

Ne.


Hmm, mi pensas, ke Mejzi ekhavis alian bonan ideon.

Trinku glason da akvo, eble tio forigos vian singultadon, Cirilo.

Ho, ankaŭ tio ne helpis.

Ho, rulfalo.

Eble ja tio helpos.

Ne, ankaŭ tio ne helpis.


Provu saltadi.

Daŭrigu, Cirilo.

He, kie estas Mejzi?

Ĉu ŝi estas en la ludoĉambro?

Aŭ ĉu ŝi estas supre?

Uh, ha ha tie ŝi estas!

Hura, via singulto estas for!

Bone farite Mejzi, vi timigis Cirilon kaj fortimigis la singultojn.

Dankon pro la helpo, Mejzi.


Nun vi povas finmanĝi vian tagmanĝon.


Ho ne, Mejzi, ĉu ankaŭ vi singultas nun?

Ha ha, tre amuze.


Ĝis revido, Mejzi.

Ĝis, Cirilo.

Ĝis, singulto.


"hik"


1.4.6Naĝado

Saluton, Mejzi.

Ho, estas via bantuko!

Ĉu vi iras naĝi hodiaŭ?


Ha, rigardu, tie estas Talula kaj Karlo.

Ĉu ankaŭ vi iras naĝi hodiaŭ?


Ha ha, mi pensas, ke Talula volas iri en la akvon kiel la unua!

Dankon, struto.


Ho Talula, vi vere hastas, ĉu ne?


Vi devas unue malbutoni.

Mi pensas, ke Talula bezonas helpon por siaj butonoj, Mejzi.

Dankon pro la helpo, Mejzi.


Bone Karlo, tio estis rapida.

Ne forgesu pendigi viajn vestaĵojn, Talula.

Hup!

Tio estis pli bona.


Ne, rigardu! Karlo havas banpneŭon.


Ĉu vi ĉiuj estas pretaj nun?

Kiu el vi estos unue en la akvo?

Estu singarda Talula, la malseka planko ja estas tre glita.


Uh, ĉu la akvo estas malvarma, Talula?

Mi pensas, ke ankaŭ Karlo opinias la akvon malvarma.


Ĉu ankaŭ vi iros en la akvon, Mejzi?


Bone farite (aŭ: Tiel oni faru)


Venu nun, Talula.

La akvo ne estas malvarma kiam oni alkutimiĝas al ĝi.


Mejzi, kiel bone vi faris!

Kiel bone vi povas ŝprucigi, Karlo!


Do, mi pensas, ke Talula estas preta eniri nun,

Ĉu vi intencas salti?

1 2 3 hop!

Hura, bonege farite, Talula!


Aspektas tre amuze!


Ĝuu la naĝadon, ĉiuj.

Ĝis!


1.4.7Fiŝoj

Saluton, Mejzi.

Ha, por kiu estas tiu donaco?

Ĉu estas surprizo???


Saluton, orfiŝoj!

Hej, la akvo aspektas vere malpura, Mejzi.

Mi pensas, ke vi devas purigi la akvarion.


Kion vi faras, Mejzi?


Hej, mi komprenas, vi intencas teni la fiŝojn en la bovlo dum vi purigas la akvarion!

Tio estas bona.


Ho, kiu tiu povas esti?

Estas Talula! Saluton, Talula.


Tio ja estas surprizo, Talula.

Ĉu vi scias por kiu?


Ĉu vi povas helpi, Talula?

Estu singarda!


Ah, tion vi bone faris, Talula.

Ĉu la fiŝoj bonfartas, Talula?


Jes, tute ĝuste. Oni devas tre zorge froti por forigi ĉion malpuran.

Bone farite de vi du! La akvario nun aspektas pura kaj bela.


Ĉu la fiŝoj ankoraŭ bonfartas, Talula?

Jes, bone.

Ho, estu singarda, Mejzi!


Nun vi povas remeti la fiŝojn en la akvarion.

Ho, ne tiel Talula!


Oni estu tre singarda pri fiŝoj.


Bone.

Ah, tie estas la surprizo. Ĉu ĝi estas por la fiŝoj Mejzi? Ĉu estas iliaj naskiĝtagoj?

Ho, rigardu, estas konko kiun la fiŝoj povas ĉirkaŭnaĝi.

Kiel belege.


Ĝis revido, Mejzi.

Ĝis, Talula.

Kaj gratulojn okaze de la naskiĝtago, fiŝoj.


1.4.8Glacio

Saluton, Mejzi.

Kia malvarma vintra tago.

Rigardu ĉiujn tiujn glacipendaĵon (aŭ pendglaciojn aŭ glacikonusojn? angle: Icicle)

Kiel belaj ili estas.


Estu singarda, Mejzi.


Ha, saluton, kuniklo.

Rigardu la glacipendaĵon de Mejzi.

Ho, kien la kuniklo malaperis?

Ah, tie vi estas!


Ah ha! La akvo glaciiĝis. La anaso ne povas naĝi en la lageto.

Ah, mi pensas, ke Mejzi ekhavis bonan ideon.


Kion vi serĉas?


Ah, bastonon.

Tio estas tre bona ideo, Mejzi.


Bone farite, Mejzi.

Nun la anaso povas ree naĝi en la lageto.

Rigardu! Jen orfiŝo.


Ĉu vi ekfrostas nun, Mejzi?

Eble estas tempo por iri hejmen nun.


Ĝis, kuniklo!

Ĝis, anaso!


Tiel! Tio estas pli bona.


Kion vi intencas fari per via glacipendaĵo, Mejzi?

Ho ne, ĝi likviĝas!

Verŝajne estas tro varme por ĝi endome.


Tio estas tre bona ideo, Mejzi.


Nun vi kaj Urso povas rigardi la glacipendaĵon.

Ĝis revido, Mejzi!

Ĝis, Urso!

1.4.9Remado

Saluton, Mejzi. Saluton, Karlo.

Kien vi iras?

Ah, al la boata lago.

Bonvolu, unu boaton, pavo.

Jes, tio estas bona ideo.

Oni ĉiam portu savjakon en boato.

Tie estas via boato, Mejzi.


He, atentu. Ĝi povas ja ŝanceliĝi iomete.

Hup, Karlo, ne ŝancelu la boaton. Kaj ne forgesu la remilojn.


Nun vi povas iri.

"Rem-, rem-, rem-boat'

flosas laŭ river';

Tien kaj reen kaj elen kaj enen, aux Tien kaj reen kaj tien kaj reen,

ni remu kun fier'.

(Edmunda versio)

- rigardu ekz. http://en.wikipedia.org/wiki/Row,_Row,_Row_Your_Boathttp://www.scoutsongs.com/lyrics/rowyourboat.html - la fonsono ludas la melodion, do traduko devas sekvi la saman melodion)

Kiel amuze!

Saluton, anaso. Ĉu vi estas malsata?

Karlo kunportis panon.

Ĝis, anaso.


Remado estas peza laboro, ĉu ne, Mejzi?

Eble estas la vico de Karlo nun.

Eh, atentu, ne perdu la ekvilibron.

Oj, Karlo, vi tre rapide remas.


Ha ha ha, ne diru al mi, ke vi estas jam laca Karlo.

Tio estas bona ideo, Mejzi. Nun vi povas kune remi.

Sed vi ambaŭ devas remi kune samtempe.

Antaŭen, malantaŭen, pli bone.

Jen Talula. Saluton, Talula!

Eku vi!

Talula veturas al la insulo.

Ho, ĉu tio estis rano, Talula?

Ha! Rigardu Talulan. Kia amuza danco.

Aj aj, la boato de Talula forflosas.

Ne maltrankviliĝu, Talula. Mejzi kaj Karlo revenigos vian boaton al vi.

Bone farite!

Dankon, Mejzi. Dankon, Karlo.

Ĝis revido, ĉiuj, amuziĝu sur la lago!

1.4.10Delfeno

Kia belega boato!

Saluton, Mejzi.

Ho, kio estas tio? Ha, saluton, delfeno.


Mi pensas, ke la delfeno volas, ke vi naĝu kun ĝi en la akvo, Mejzi.


Ho, Mejzi, vi aspektas bona en via plonĝvesto.

Amuziĝu en la maro, Mejzi.


Rigardu ĉiujn ĉi fiŝojn. Ili ĉiuj naĝas kune.


Saluton, fiŝo.

Do, Mejzi, rigardu tiun serpentumantan angilon.

Saluton, angilo.

Ha, ĉu ĝi tiklas vin, Mejzi?


Ej, hipokampoj, ili estas elegantaj, ĉu ne, Mejzi?


Kio estas, delfeno?

Mi pensas, ke ĝi volas, ke vi sekvu ĝin, Mejzi.

Tenu vin firme, Mejzi.

Mi scivolemas kien la delfeno iras kun vi.

Saluton! Saluton! Saluton, polpo.

Ĝis! Ĝis! Ĝis, polpo.


Ho, rigardu, estas granda ostro.

Ĉu vi vizitos tiun ostron, Mejzi?

Saluton, ostro!

He, rigardu, Mejzi, la granda ostro kreis perlon.

Ĉu Mejzi rajtas rigardi la perlon?

Ej, ĝi estas belega.

Ĉu tio estas donaco, ostro?

Ej, kia belega donaco.

Dankon, ostro. Ĝis, ostro!

Estas nun tempo por reiri al la boato.

Dankon, delfeno.

Ĝis, delfeno. Ĝis revido baldaŭ!

Kia belega perlo.

Ĝis, Mejzi.