Programkajero


Enkonduko

Bonvenon al la 9a Kultura Esperanto Festivalo - en dana Elsinoro kaj sveda Helsingborg! Ni prezentas altkvalitan originalan esperanto- kulturon. Baze la unuaj tagoj de la festivalo estas pli metiejaj kaj la lastaj tagoj estas pli distraj.

Jen la KEF-teamo informas vin pri la aranĝoj kaj ejoj. Se vi havas ne-responditajn demandojn, bonvolu demandu la KEF-teamon: Gosia estas respondeca de la ekskurso al Helsingborg, de turisma demandoj kaj de ekonomiaj aferoj. Kim estas respondeca de la artistoj, instrumentoj kaj de la artista programo. Jacob estas respondeca de pagi la artistoj, la papera programo kaj la enkomputiligo. Jytte estas respondeca de via aliĝo kaj de migrulhejmo. Line estas respondeca de helpantoj, manĝado kaj ŝlosiloj.

Bonan festivalon!!!
Ni dankas al sponsoroj kaj subtenantoj EŬROKKA - 14000 DKK, Kosmorama - 6000 DKK, Nordfalken - 6000 DKK, Dana Esperanta Junulara Organizo - 5000 DKK, Sveda Esperanto-Federacio - 4500 DKK, Dana Esperanto-Asocio - 2000 DKK

Festivalejoj kaj urboj

KEF okazas kaj en la dana urbo Helsingør kaj en la sveda najbara urbo Helsingborg.

En Danio ni festivalas en la "Byskolen"-lernejo (la ĉefa KEFejo) kaj en la koncertejo "La Elektrejo" (dana nomo: Elværket).


Supre:
Migrulhejmo. Adreso: Helsingør vandrerhjem, Nordre Strandvej 24, 3000 Helsingør
Meze:
Byskolen, la ĉefa KEFejo. Adreso: Byskolen, Marienlyst Allé 2, 3000 Helsingør
Sube:
La Elektrejo - Elværket (vesperaj koncertoj) Adreso: Elværket, Rosenkildestien 3, 3000 Helsingør

En Svedio ni festivalas en La domo de la popolo, Folkets Hus, Södergaten 65, Helsingborg.

Elsinoro (Helsingør)

La nomo Helsingør estis derivita de la dana vorto Hals (kiu signifas "kolo"), celante la mallarĝan sundon (la mar-kolon) inter Helsingør kaj Helsingborg. Antaŭ la mezepoko Helsingør estis nur vendoplaco kie la loĝantaro vendis varojn. Ĉirkaŭ 1200 p.K. la unua preĝejo, Sct Olai Preĝejo, estis konstruita (hodiaŭ nomiĝas la katedralo de Helsingør).

L

a urbo kiel ni konas ĝin hodiaŭ estis fondita en la 1420aj jaroj de la dana reĝo Erik de Pomerio. Li establis sundan doganon en 1429 kaj konstruis la kastelo 'Krogen' (la angulo), kiu estis pligrandigita en la 1580aj jaroj kaj eknomiĝis Kronborg.

La kastelo Kronborg estas unu el la ĉefaj turismaj allogoj de Helsingør. Hamleto estis prezentita multajn fojojn en ĝia korto.

Helsingborg - pli ol 900 jaroj aĝa

L

a oficiala naskiĝdato de Helsingborg estas la 21-a de majo 1085. Tiam la urbo estis menciita en donaca dokumento de la dana reĝo Knut la Sankta. Tamen, homoj multe pli frue ekloĝis ĉi-tie, ĉe la plej mallarĝa parto de la Sundo. Estas ja strategia loko por kontroli kaj regi super tiu grava akvovojo.

La unuan simplan fortikaĵon el ligno, sur la altaĵo, en la 12-a jarcento oni anstataǔis per fortika kaj malfacile konkerebla kastelo. Ĉirkaǔ la kastelo ekkreskis urbo kun tri preĝejoj kaj monaĥejo. La mallarĝa borda strio malsupre de la altaĵo restis neloĝata ĝis la 13-a jarcento.

Dum la mezepoko Helsingborg estis grava urbo en la dana regno. Ĝi estis milita bazo kaj centro por la administrado de tuta norda Skanio. Sed la glora tempo baldaǔ finiĝis. Dum la Reformacio en la 16-a jarcento la preĝejoj kaj la monĥejo estis malkonstruitaj. La domoj sur la altaĵo ruiniĝis. La fiera kastelo - kiun dum la tempo de la Kalmara Unio (Svedio, Danio, Norvegio 1389-1523) vizitis Reĝino Margareta, Eriko de Pomerujo kaj aliaj reĝoj – fariĝis malmoderna kaj jam ne taǔga por la defendado de Skanio.

La degenerado daǔris dum la 17-a jarcento, kiu fariĝis malgaja kaj dolora periodo en la historio de la urbo. Danio kaj Svedio ofte militis, kaj pro tio Helsingborg multe suferis. Ses fojojn la svedoj konkeris la urbon, same ses fojojn ili perdis ĝin al la danoj.

Dum la tiel nomata ”Skania Milito” (1675-1679) granda parto de la urba centro estis ruinigita. Restis nur la Maria preĝejo kaj Jacob Hansens hus (La Domo de Jakobo Hansen). Eĉ la kastelo malkonstruiĝis. Oni lasis nur la mezepokan centran turon Kärnan (La Kerno), la simbolon de Helsingborg.

Dum la 18-a jarcento Helsingborg estis nur urbeto, kiu, rezulte de militoj kaj gravaj epidemioj, apenaǔ vivis. La loĝantaro sumiĝis je proksimume 700 personoj. Nur dum tiel nomata industria revolucio meze de la 19-a jarcento Helsingborg vekiĝis al nova prospera erao, dank´ al nova tekniko kaj entreprenemaj homoj inter la loĝantaro. Dum tiu periodo oni pligrandigis la havenon, starigis industriojn kaj konstruis fervojojn. Rezulte de tio, la loĝantaro eksplode kreskis kaj nun – en la nova jarmilo – Helsingborg estos la norda centro de la vivoplena Sunda regiono.

Fonto: Helsingborgs Helsingørs Guiden 2003. Tradukis Ann-Louise Åkerlund

Literaturo

S
ten Johansson

Sten Johansson estas sveda verkisto kaj tradukisto tre produktiva, kiu jam de 1986 verkas novelojn, poemojn, krimromanojn, eseojn, eĉ teatraĵojn originale en esperanto kaj estis premiita en la Belartaj Konkursoj plurjare, plurbranĉe. Li ankaŭ tradukis en esperanton plurajn svedajn verkistojn. Ŝuldiĝas al Sten, ke ni povos legi i.a pri Nils Holgersson esperante.

Pri Sten skribas Gerrit Berveling en du aprataj recenzoj en Fonto sekve:

Sten verkas lingve tre lerte, klare, sen superflue balastaj novaĵoj, sed ja en suke viveca stilo, kun bele dozitaj trafaj esprimoj. Sten ĉiufoje vekas tiel realecan etoson en siaj romanetoj, ke oni emas eklegi pli da... Sed mi devas konfesi, ke legante krimromanojn, aŭ spektante tiajn filmojn - precipe se estas seriaj liveraĵoj -, mi foje malagrable kaptiĝas de la dubo (kaj ĝuste tia dubo estas mortiga por ĝusta aprezo de la ĝenro, mi timas), ĉu vere en ’tiu’ urbeto okazas tiom da teruraj krimoj? aŭ ĉu vere ĉiufoje kiam certa aktor(in)o surscenejiĝas iuregione, ĉu vere tuj okazu tie iu murdo? Pensu pri Jessica Fletcher, Der Alte, Derrick, Maigret k.a....

I.a pri ĉi lasta temo, krimromanoj kaj kiom da krimoj povos, do, okazi unuurbe, ni parolos kun Sten en KEF. Kaj pri multaj aliaj temoj. "Literatura Angulo" Sten prezentos siajn verkojn propravoĉe.

Nicola Ruggiero

Nicola Ruggiero e
stas italo loĝanta en Islando ekde 2008. Li estas estrarano de Akademio Literatura de Esperanto (
www.everk.it) kaj redaktoro de TEJO-Tutmonde.

Li publikigis unu poemaron en 2008 "Taglibro de nenifaranto" (Espero, 2008) kaj eseon pri poetiko de Baldur Ragnarsson en ties verkaro "La lingvo serena" (Edistudio, 2007). Li prelegis pri "La Infana Raso" de William Auld en multaj renkontiĝoj.
Pri li Mauro Nervi verkis en la antaŭparolo al lia poemaro: "Vera poeto promenas laŭ la inversa vojo, se tiel diri. Tradicio ne estas modelo, al kiu oni kiel eble plej adheru, sed nur deirpunkto por krei novan tradicion, kiu eble fariĝos modelo por la estonta generacio. En li tradicio fariĝas ia intima personeco, kiu transformiĝas en kontakton kun la vivo mem, produktante formojn kiuj ne ekzistis antaŭe."
Por KEF li gvidos metiejon pri poezio kaj poemfarado kaj en la "literatura angulo" prezentos siajn poemojn aperigitajn kaj tutfreŝajn.

Teatro TTT

TTT estas Toluza Teatra Trupo. ili ludas du teatraĵojn dum KEF. Jen la prezento de ili:
En "
Duonhora pluvego" du virinoj, kiujn ĉio disigas en la vivo, hazarde renkontiĝas pelite en kafejon pro subita pluvego. Unue ili iom forte kolizias pro siaj malsamaj karakteroj kaj vivspertoj,
sed iom post iom ili konatiĝas kaj ekŝatas unu la alian.
La situacio estas vigla kun multaj surprizigaj resaltoj. La sagaca humuro de la aŭtoro trafe ridigas la publikon.
Oni povus klasi ĉi tiun teatraĵon kiel "komedio pri la vivo, kun pozitiva mesaĝo".
En "
La grandioza kongreso" entuziasma nova esperantisto iras al sia unua kongreso kaj renkontas
diversajn "tipajn" kongresanojn. La teatraĵo klaseblas kiel "movada farso".



Muziko

Amir kaj Espo Despo

La bando havas sian bazon en Kopenhago, Danio, sed la membroj fakte havas bosnian, francan, polan kaj usonan devenon. La muzikon plejparte verkas AmoDeL'Iro - Amir Hadziahmetovic (Amir Haĝiahmetoviĉ), la gitaristo kaj kantisto de la bando. Grandan parton de komputilado, aranĝado kaj produktado faras Karlito - Karl Maybach (Karl Mejbak) kiu samtempe estas basisto, klavaristo, kaj trombonisto de Espo Despo. Tria fondinto, Lorenco - Laurent Fricault (Loran Friko), bonega poliritmisto kaj specialisto pri afrikaj ritmoj, same bone mastrumas drumojn kaj perkutilojn.

Unu jaron post la fondiĝo, la bando profitis per alveno de Andrzej Krejniuk (Andĵej Krejniuk, myspace.com/krejniuk) pol-devena virtuoz-basisto, kiu per siaj eksterordinaraj baslineoj multe influis la sonon de la bando. Li estas ege okupita kun sia propra muziko, sed de tempo al tempo li trovas tempon por koncerti kun Espo Despo. Alia preskaŭ-membro estas Thomas Petruso, uson-devena perkutilisto, kiu unue gastis sur la albumo, kaj nuntempe regule ekzercas kaj koncertas kun la bando.

http://www.esperantodesperado.dk/


Hotel Desperado

Hotel Desperado estas bando sed ankaŭ hotelo kiu situas meze de tie kie ĉiuj mondpartoj renkontiĝas meze en la monda fondaĵo. Tial ili kantas en pluraj lingvoj kaj ludas en diversaj muzikstiloj. Venu, dancu kaj kunkantu la famajn kantojn kiel Skavirino kaj Sola. En Hotel Desperado ludas Mark Dziwornu/djembo kaj kanto, Kim J: henriksen/arkordiono kaj kanto, Brian Laustsen/baso, Nis Bramsen/drumoj kaj David-Emil Wickström/trumpeto.

http://www.myspace.com/hoteldesperado  

Inicialoj dc

initials dc - aŭ inicialoj dc - estas plurlingva pop-muzika kaj videa projekto bazita en Frankfurto, Germanio. En tiu bunta arta mondo oni renkontas gitarojn, voĉojn, francan fromaĝon, esperanton, sintezilojn malmultekostajn, blankajn kaj nigrajn reklamojn, ŝtelitajn kisojn.

Inicialoj dc estas Éric Languillat el Frankfurt am Main, Germanio. Lia muziko estas registrita kaj miksita en la hejmo de Èric uzante makintoŝon, gitarojn, mikrofonojn kaj aliaj muzikumilojn. Koncertoj de Inicialoj dc inkluzivas sinkronajn videojn hejme faritajn kun materialo propra aŭ senkopirajta.

En 2007 Inicialoj dc eldonis la albumon ”OK” kun la kantoj Kurso de Esperanto, George Michael, Ordonas ni, Tty kaj Hejmen.

Pli da informo pri Inicialoj D.C. ĉe www.initialsdc.net  kaj http://www.myspace.com/initialsdc

Ĵomart kaj Nataŝa

Ĵomart kaj Nataŝa estas trubadura duopo, kiu devenas de Kazaĥio, sed loĝas ekde la komenco de la 90-aj jaroj en Stokholmo, Svedio.

Ili komencis kanti duope kaj koncerti de la jaro 1987 kaj ĝis nun ili koncertis dum pluraj UKj kaj IJKj, pluraj landaj kongresoj, e-festivaloj (IF, IJF, KEF, Arkones) kaj pluraj aliaj e-aranĝoj (IS, IJS, NR,...).

La paro ankaŭ havis turneojn laŭ Germanio (1990) kaj laŭ Francio kune kun filino Carina (2004).

En la tekstoj Ĵomart traktas tion kio tuŝis lin kaj kion li volas rakonti. La intenco estas ke la aŭskultanto sentu aŭ komprenu la esencon de la kanto.
Lastatempe la paro kantas kun sia 13-jara filino, Carina. Carina havas plurajn proprajn kantojn en kiuj gepatroj partokantas kaj ankaŭ propran KDn ”Carina kantas por vi en esperanto”.

Ĵomart kaj Nataŝa ĵus eldonis la novan KDn ”ĴomArtaĵoj – la ruĝa albumo” (junio 2009). La KD enhavas la plej bonajn malnovajn kantojn kun nova muzika aranĝo. Inter la 12 titoloj estas interalie Somera mondo, Fervojbileton mi aĉetos, Nia trajno, Delonge, Kiam mi restas sola ktp…

Aŭskultu volonte pecojn de KD-kantoj ĉe http://jomart.ipernity.com
Pli da informo pri la duopo troviĝas ankaŭ ĉe
http://www.jomart.net

JoMo

JoMo (t. e. Jean-Marc LECLERCQ,) Li venas de Liono, sed nun loĝas en Tuluzo.

Li montras rimarkeblan progreson al lingvodiverseco pere de muziko. Li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 22 lingvoj, interalie Esperanto. Per tio li eniris la Guiness-libron pri rekordoj.
JoMo komencis muziki en la jaro 1977, kaj ekesperantighis en 1988. Tute nature li do decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia. Li surpiedigis sian propran tiaman grupon, La Rozmariaj Beboj, kiu ekfamighis komence de la jaroj 90 en la franca alternativa rok-medio. La bando turneis en diversaj landoj (el kiuj Chinio), produkis du albumojn, kaj ech koncertis sur la prestigha pariza scenejo Olympia.

Post disigho de la Beboj, JoMo kreis novan grupon, Liberecanoj, kun kiu li surbendigis septitolan liberecanecan albumon che Vinilkosmo kaj kreis unuan rekordon de multlingva koncerto (22 kantoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la libro Guinness.

Poste kaj sole, li surbendigis en la novaj studioj de Vinilkosmo tutan esperantan albumon titolitan "JoMo friponas", kiu aperis fine de 2001. Sekva disko, "jOmO slavumas", aperis printempe de 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj, kun kiuj JoMo kunludas.

Li daŭre koncertas esperante kaj multlingve, sola kun gitaro, kantante ghojajn kaj dancigajn kantojn.

Ekster la muziko, li eldonis che franca eldonfirmao konversacilibron pri la gaskona lingvo, ankau en kiu li verkas. En majo 2006 aperis lia unua romano, "Ucraina" en la okcitana kingvo, por kiu li ricevis literaturan premion.

Krom tio, li havas polan edzinon, dekdujaran filinon (kiu jam komencis surscenejighi por kanti en la pola, franca, kaj hispana), li nek fumas, nek trinkas alkoholon, nek manghas viandon, sed havas unu malvirton: li multe parolemas.
http://www.myspace.com/jomoleclerq

Kapriol’

Ĉi tiu Nederlanda muzikgrupo estiĝis spontane dum balfolk-vesperoj. Antaŭe la membroj jam donis multajn festajn prezentadojn. Marita kaj Marian longtempe ludis en la Esperanta grupo Kajto kaj nun ili duope prezentiĝas kiel Marianta. Ad kaj Rutger jam abunde meritis siajn spronojn ĉe iliaj bandoj Blue Tape Band kaj Kalis.

Kvarope ili formas la novan grupon Kapriol’! kaj prezentas svingan kaj varian programon kun balfolk-dancmelodioj kaj kantoj kiuj estas tradiciaj Nederlandaj aŭ memfaritaj.

Koncize dirite, ili ludas kaj malnovan muzikon sur novaj muzikiloj kaj memfaritan muzikon sur malnovaj muzikiloj. Ĉion ili kombinas kun bela plurvoĉa kantado kaj plurkoloraj aranĝadoj. Krom tio improvizaĵo estas grava parto.

Balfolk signifas: balo kun tradicia muziko kun akcento sur festi unu kun la aliaj kaj ne sur la paŝoj. La formulo estas simpla:
- La variaj dancmelodioj ĉiam estas ludataj rekte kun interagado inter muzikistoj kaj dancantoj. Muziko kaj danco estas same grava.
- Limigita nombro de dancoj kiuj jam estas ŝatataj dum multaj jarcentoj en tuta Okcident-Eŭropo. Temas pri pardancoj kiel skotiŝo, polko, valso kaj mazurko, vicdancoj kiel bureo aŭ andro. Estas ankaŭ rondodancoj kiel cirklo kaj ĵigo ĉe kiuj la partneroj daŭre interŝanĝas,.
- Ne necesas multe da dancekspliko, ĉar la bazo de la balfolk-dancoj estas sufiĉe simpla. Ĉiu kapablas kundanci en la limtempo de dek minutoj. Samtempe la progresintaj dancantoj povas ĝisfunde ĝui la dancojn kun variacioj kaj plisubtiligoj.

La grupo Kapriol’! konsistas el:
Ad Bos - kaĥono kaj aliaj perkutinstrumentoj, klavaro, kantado
Rutger Dijkstra - baso, gitaro, violono, mandolino, kantado
Marita Kruijswijk - flutoj, ŝalmo, kantado
Marian Nesse - akordiono, kantado
http://www.xs4all.nl/~marianta/magenta.htm


La Perdita Generacio

La Perdita Generacio, mallonge LPG, estas esperantlingva muzikgrupo kiu naskiĝis el la svedlingva bando kun samsignifa nomo Den Förlorade Generationen aŭ DFG. Tiu naskiĝis en 1995 en Skellefteå, Svedio; ties stilo povas priskribiĝi kiel “progg”-muziko: profundaj socikritikaj kaj kŭeraj tekstoj kun ĉarmaj, emociaj melodioj kaj harmonioj, subtenataj per interesaj ritmoj.


DFG ekludis plurajn el siaj kantoj esperantlingve ekde 2003 kaj tiel iom post iom iĝis LPG. La bando iĝis parto de la Esperanto-movado kaj jam ludis en multaj internaciaj renkontiĝoj. Dume publikiĝis la kodiskoj Eksenlime (2007) kaj Eksplodigos Vian Domon (2008) pere de la esperantmuzika eldonejo Vinilkosmo.

LPG nuntempe centrumas en Hernusando, Svedio, dum aliaj membroj estas pli distribuitaj.
http://www.laperditageneracio.se
http://www.myspace.com/laperditageneracio

Oli kaj Villy

Oli & Villy estas tute juna duopo el Kopenhago kiuj ludas tion kion ili nomas "mortjazo". La grupo konsistas el Oliver kaj Villads. Venu kaj ĝuu tute nova mojosa kaj freŝa energio.

http://www.myspace.com/olivilly



Martin Wiese kaj la talpoj

Jen la nova projekto de la voĉo de la legenda esperanta rokbando
Persone. Malgraŭ la bandeca nomo temas pli malpli pri solo-projekto de Martin Wiese, surdiske akompanita de diversaj muzikistaj amikoj.

Por la koncerto en KEF, kiu fakte estos la unua elektra koncerto de Martin & la talpoj, la bando venos kiel triopo: Martin Wiese (kanto & gitaro), Johan Lagerdahl (basgitaro) kaj Mattias Levin (drumo).
La koncerto okazos en du partoj: unue akustike kun Martin sole, kaj poste kun plena elektra bando. Martin intencas ludi la kantojn de sia albumo, sed ankaŭ kelkajn malnovajn Persone-kantojn kaj
eĉ unu aŭ du novajn, neregistritajn.

Esperanto de luxe

... ludas muzikon de tempo kiu ne plu ekzistas, specifike kantojn de la mezokdekoj kiam kantoj kiel Tute ne gravas, Domo en Bonn vekis furoron.

Tone la Brazila repisto el San Paŭlo

Jam antaŭ kelka tempo, repo ĉarmas. Por mi, tiu ĉarmo fariĝis pli intensa okaze de la renkonto de la Repo kaj Esperanto. Esperanto estas la lingvo uzata por internacia komunikado. Tiu lingvo venis al la mondo en 1887.

Apartenanta al neniu, Esperanto estas la dua lingvo de ĉiuj. Estas pere de tiu lingvo kaj sub la sonbatoj de Repo ke mi esprimas mian ĉarmon pri la vivo.

http://www.myspace.com/toneritme


Pafklik

La fama hiphopa grupo, la Pafklik, eldonas la unuan hiphopan albumon 100% en Esperanto! Per altkvalita sono rekte el suburba Parizo, la du repistoj alĵetas acidajn, humurajn kaj politikajn vortojn. La albumo enhavas diversajn stilojn: de G-funka repo kun dolĉaj virinaj ritmenblusaj (R&B) voĉoj, rep-metala, ĝis hardkora stiloj.

Fekbonaj kaj mojosaj furorkantoj kiel "Bum bum kanabis", "Komerca" kaj kompreneble "Fek al Esperanto".

La Pafklik estas esperantparolanta hiphopa duopo, kiu unue koncertis en 2006 (dum Festo en Francio). Platano kaj Katakana.
Ili jam koncertis en Francio, Pollando, Germanio, Slovakio antaŭ esperantistoj kaj ne-esperantistoj. Okazis koncerto en Parizo en ne-esperantista medio.
La 22-an de decembro la Pafklik eldonis sian unuan albumon, kiu ankaŭ estis la unua rep-albumo tute en Esperanto, "Fek al Esperanto". La temoj de la kantoj estas diversaj, de humuraj kaj ironiaj tekstoj, kanabo kaj alkoholo, ĝis soci- kaj politik- kritikoj. La bando aperigis novajn repstilojn en esperanto: G-funko, hardkora repo kaj rokrepo.

http://www.myspace.com/lapafklik

Solotronik

Solo respektive Solotronik, tio estas Eduardo Vargas Gutierrez, muzikisto kaj komponisto el Malago/ Hispanio.


Zhou Mack

Z

hou Mack estas el Kongo aŭ kiel oni nomis la landon tiam Zaire. Li lernis Esperaton tie en 1988 kaj tuj fondis la  triopon Afrika Espero kune kun Louison Yambuka kaj Denis Rock Tampa. Denis poste ludis kun Esperanto Desperado en Danio.  Zhou Mack nun loĝas en Parizo kie li vivas kiel profesia muzikisto. La foto estas de FESTO en Francio 2007.
http://www.myspace.com/zhoumacklafeve

Junas kaj pli junas

Jonas kaj Mathias Dalmose el Danio formiĝas la muzik-bandon "Junas kaj pli junas", ludante keltan muzikon per violono kaj gitaro.

Gufujo

Funkcias vespere post la vespera programo. Ĉi tie vi povas sidi trankvile kaj aŭskulti klasikan muzikon kaj trinki teon kaj manĝi kukojn.

Tagaj aranĝoj

Solena malfermo

... okazas marde je la 12a horo. Inter la salutaj vortoj de eminentuloj de Elsinoro kaj Esperantomovado, ni regalas vin kun eroj de la programo pere de muziko kaj filmetoj. Poste estas iom por trinki kaj manĝi.

Esperantokurso

Ĉiu tago estas kurso en Esperanto, por komencantoj kaj por progresantoj.

Prelego pri rokmuziko de Flo

Flor

eal Martorell (Flo !) kreanto de EUROKKA kaj Vinilkosmo parolos pri La Evoluo de esperanto-Muziko kaj malkovrigos al la publiko plej diversajn stilojn kaj el ankaŭ plej diversaj landoj, el ĉiuj kontinentoj.. Muzikoj popolaj kaj pli modernaj kiel Folko, roko, elektronika muziko, subgrunda muziko, hiphopo, ktp...

Flo! ankaŭ prezentos la aktualajn problemojn pro la disko-krizo en la mondo kaj klarigos kiel sufiĉe amplekse esperanto-muziko troviĝas en interreto kaj alirebla al kiu ajn, de kie ajn en la mondo...

Prezento de la nova MP3-servo vinilkosmo-mp3.com

Muzikkvizo

Esperanto-Muzikkvizo ne estas diskoteko sed ludo kiu ebligos malkovri esperanto artistoj al la partoprenantaro... bona maniero por testi viajn konojn pri esperanto-muziko.. nepre partoprenu!

La prelego kaj muzikkvizo :

  1. Evoluo de Esperanto-muziko

  2. Ĉu Esperanto-Muziko supervivos la disko-krizon ?

  3. Muzika kvizo malkovro de esperanto-artistoj

Novcirko

Nov-cirko estas moderna cirko kiu ekis en la komenco de la 80'oj. Ne estas cirko en kiu vi naskiĝis sed la formo pli metas la homo en centro kaj la tuton havas ruĝan fadenon. Ni provas iomete kaj en la lasta tago ni prezentos etan nov-cirk performanton

Esploro de Elsinoro

De longe loĝantoj de Elsinoro, Jan Niemann kaj Lene Niemann (kiu cetere loĝas tre centre, ĉe Hovedvagtsstræde, v.d. la mapon), montras la urbon kaj ĝia vidindaĵoj.

Drumorkestro

La strat-reĝo de Sambo en Danio, Michael Aaby venos kaj instruas nin kiel ludi sambon. Ĉiuj sen iu kapablo ludi muzikon povas veni kaj kunludi. Michael transformas nin al la plej granda kaj ritma esperantoparolanta drumorkestro en la mondo. Post du horoj ni iros en la urbo kaj montras tion !!!!! Venu kaj ĝuu unu el viaj plej grandaj momentoj en via vivo :-)

Kapoejro - Brazila bataldanco

Kapoejro (capoeira, en la portugala) estas luktoarto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko aŭ kapmalsupre kaj piedleve, kaj havantaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton. Karakterizaĵo distinganta ĝin disde aliaj luktoj estas la fakto, ke ĝi estas akompanata de propa muziko. Ofta dubo estas, ĉu kapoejro estas danco aŭ lukto; kapoejro, en vero, estas kaj danco kaj lukto. La vorto kapoejro havas kelkajn signifojn, el kiuj unu rilatas al la arbaraj aŭ ĝangalaj areoj en la brazila internlando. Estas sugestite, ke kapoejro ekhavis sian nomon de tiaj lokoj, kie la sklavoj forfuĝintaj provis kaŝi sin.

Ekzistas du precipaj kapoejrostiloj, sufiĉe malsimilaj inter si. Unu el ili estas nomita "Angola", karakterizita per malrapida, proksimplanke malalta lukto, kiu speciale atentas al la ritoj kaj tradicioj de la arto. La alian stilon oni nomas "Regiona" ("Regional", en la brazilportugala) kaj ĝi estas konata per siaj fluaj kaj akrobataj movoj, ĉe kiuj la strategio kaj la tekniko estas la ĉefaj punktoj. Ambaŭ stilojn markas intenckaŝemo kaj artifikoj, kaj estas surplanke aktivaj; estas tre oftaj plurspecaj gambomovoj, kiel ekz. piedpintaj, rampaj kaj tutplandaj piedbatoj.

La kursanoj, kapoejristoj, staras en cirklo (por. roda) kun 2 kombatantoj en la centro de la cirklo. Samtempe iu ludas per tipaj brazilaj muzikinstrumentoj (ekz. la berimbaŭo). La muziko vokiĝas la animo en kapoejro kaj kontrolas la rapidecon kaj la ritmon de la batalo. Samtempe la homoj en la rando de la cirklo kantas, manfrapas kaj ludas sur tamburinoj, sonoriloj kaj tamburoj. La kantoj ofte temas pri la ludado de kapoejro kaj incitas al la batalantoj.

En la komunumo de kapoejro la celo de la praktikado estas tre malsama. Kelkaj grupoj de praktikantoj enfokusigas la akrobatiko, aliaj la batalsporto kaj aliaj la danco. Ĝ plaĉas al multaj pro la pura beleco en la batalarto, kiu povas funkcii kvazaŭ kiel hipnoto. Ĝi estas samtempe batalo kaj danco, kiu ne nur estas la korpa, sed ankaŭ ekzistas de muziko, kulturo, historio kaj scio. Kapoejristo devas tiel lerni kiel teni la ekvilibron inter la korpo kaj la menso.

Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kapoejro

Dum la festivalo la repisto Tone el Brazilo enkondukas nin al Kapoejro