Impresoj el Nepalo / Indtryk fra Nepal


Rigardu ankaŭ la multajn bildojn http://javabog.dk/billeder/Nepal/


Se også da mange billeder på http://javabog.dk/billeder/Nepal/



Vi ville gerne skrive meget mere, Anne Mette har travlt med kurser og arbejde og Jacob har et par børn at passe + et par DK småjobs + et par nye portaler: http://saluton.dk/ , http://dejo.dk/ , http://kef.saluton.dk/ , http://nespa.saluton.dk/ , http://nel.saluton.dk/ + et hus der skal flyttes ind i.


K.h. Jacob & Anne Mette

1/10 2006 Skribis al la nepalaj esperantistoj / Skrev til nepalesere

Jen mi sendis leteron al la Yahoo-grupo de la nepalaj esperantistoj (http://groups.yahoo.com/group/nepalesperanto/) :



Saluton karaj Nepal-anoj!

Mia edzino kaj mi decidis translokiĝi de malvarma Danio (en norda Eŭropo) al Kathmandu.
Ni estas mi, Jacob (de 35 jaroj), mia edzino, Anne Mette (34 jaroj), kaj niaj du infanoj Aske (2 jaroj) kaj Thor (5 monatoj).
Jen kelkaj fotoj de ni kaj nia vivo kaj lando:
http://javabog.dk/billeder/fotoj_autuno2004/
kaj kelkaj pli novaj:
http://javabog.dk/billeder/Thor/

Ni alvenos la 4an de januaro. Ni restos du dum jaroj 2007 kaj 2008.
Mi ege esperas ke esperantistoj, precipe en Kathmandu, emas renkonti kun ni.
Mi kaj Aske parolas Esperanton. Mia edzino nur paroletas.

Mi ankaŭ petas vian helpon pri kelkaj aferoj (ne multaj :-)

1) Kiom daŭras ricevi veturpermeson por aŭto?
(mi ne havas/bezonas veturpermeson en Danio, kaj estas ege daŭra kaj kosta akiri ĉi tie - kaj poste konverti al nepala permeso).
2) Ĉu vi scias pri persono kiu parolas Esperanton (aŭ pretas fari intensivan kurson tuj :-), kiun ni povas dungi por fari dom-aferojn kiel purigado kaj foje zorgi pri la bebo kaj la infano?
(se necesas, ni pretas pagi pli ol la normala salajro, por ke tiu persono parolas Esperanton)

Ni loĝos verŝajne en la urboparto Gyaneshwor.
Tie mia edzino laboros por la organizo MS Nepal (
http://www.ms.dk/nepal)


28/10 2006 La letero alvenis al la nepalaj esperantistoj / Brevet ankom

Jes, fakte daŭris 4 semajnojn por la moderisto permesi ke mia letero estu elsendita al la membroj de la listo. Kaj tio estas fakte tute nepaleca, mi nun (fine de januare) scias.

Ja, faktisk gik der 4 uger, før moderatoren fik accepteret mit brev. Og det er faktisk til tider typisk Nepal, har vi senere fundet ud af!


4/1 2007 Flugis al Nepalo!

Ni uzis la tuta Jul-ferion paki, ni havas verŝajne ĉ. 200 kg da kunportâjo.
La infanoj reagis pli-malpli bone, sed la 14 horoj en la flugmaŝino estis kompreneble malfacile.
Bedaŭrinde nia nova Canon-fotilo mortis (ne aĉetu la digitalajn fotilojn de Canon!) survoje dum la flugado, do ni ne havas fotojn, krom de la flugo:


IMG_0432

IMG_0433



La nepalanoj estas ege amikaj kaj laŭleĝaj, tion ni spertis tuj post nia alveno... venis amasoj da ili kiuj volis helpi nin porti niajn pakaĵojn. Ni diris ke ni ne havas monon sed ili tamen provegis helpi (esperante ke ni tamen havas monon). Estis ege ne-superrigardebla situacio kaj subite helpema knabo ĵetis mian dorsosaketon, kun du komputoloj, pasportoj, biletoj kaj aliaj gravaj dokumentoj al la aŭto tiel ke la biletoj elfalis surteren!! Li tutvideble estis nur helpema, sed tio estis tro!



5/1 2007 Nia venonta domo.

Billede(439) Ni havos grandegan domon de 200 m2, ege luksa sed ankaŭ sentiĝas tro. Aske volis nur ludi en la teretaĝo kaj mi dubis ĉu mi iam sentas min hejme tiu domego.

Tagon poste ni iris rigardi la domon kiun MS disponigos al ni: Ni havos grandegan domon de 200 m2, ege luksa sed ankaŭ sentiĝas tro. Aske volis nur ludi en la teretaĝo kaj mi dubis ĉu mi iam sentas min hejme tiu domego.

6/1 2007 Honto pro lukso

Hodiaŭ mi renkontis kun Razeno, la prezidanto de NESPA, Poshraj kaj Narendra (mi esperas ke ĝustas, ege malfacilas la nomoj por mi). Ni telefone interkonsentis telefoni antaŭe kaj renkonti ĉe la MS-centro je la 11a horo. Je la 10a kaj 30 venis Narendra kaj diris ke ili atendis longe ĉe la pordo sed ke la gardisto ne volis enlasi ilin!

Estis kompreneble hontinda lasi gastojn atendi tiel. Sed unu afero hontigis pli: Ĉi tiu centro de MS Nepal estas luksa, ege luksa kompare al la nepala standardo, kun multaj grandaj aŭtoj, gardisto, dungitoj por lavi vestaĵojn ktp ktp.

Mi sentas min kiel trompanto ĉar mi ne meritas tian lukson nur ĉar mi estas en alia lando. Kaj la domo kie ni verŝajne ekloĝos estas tiel ege luksa, kun tiom da ĉambroj kaj banĉambroj, ege pli luksa ol io ajn kiun mi iam kapablus aĉeti aŭ lui en Danio. En Danio mi ne estas malriĉulo sed ĉi tie en Nepalo la ĉirkaŭaĵoj igas min esti persono kiun mi tute ne estas!

Kial evoluiga organizo pagas por tia lukso?

Kaj la plej hontinda afero estas ke estas MS kiu pagas por ĉio. MS estas dana helporganizo por evoluigi landojn, sed ŝajnas al mi ke la plejparto de la mono por MS fakte iras al luksaĵoj por danoj, ne por helpi nepalanojn!

Tamen mi komprenas ke bedaŭrinde ne povas esti alimaniere; la nomo de MS (Mellemfolkeligt Samvirke) signifas interpopola kunagado, t.e. la helpmaniero estas ke danoj iras al ekz. Nepalo kaj kune kun lokaj organizoj agadas por helpi malriĉulojn kaj "malfortajn grupojn" kiel ekz. virinoj kaj plifortigi demokration.

Ĉar la ideo estas ke venu danoj kaj ĉar danoj ĝenerale ne konas la cirkonstancoj kaj estus facilaj viktimoj de ekz ŝtelistoj oni kompreneble donu al ili grandajn aŭtojn, bonajn domojn kaj dungu gardistojn por protekti ilin, ĉar se oni ne farus la danoj ne povus fari sian laboron.

Kial sendi homojn anstataŭ mono?

Mi ofte pensis ke eble estus pli bona ideo ne sendi homojn sed nur la mono, ĉar sen la danoj estus ege pli da mono por helpi al la lokaj organizo. Sed mi ja ankaŭ scias ke tio estas jam provita. Tio donas dependeco kaj senrespondeco kaj la projektoj ĝenerale disfalos kiam la subteno estos for.

Mono (kaj eble helpo ĝenerale!) povas malsanigi la lokajn asociojn

Bonvolu noti, ke mi absolute ne estas spertulo pri tiu ĉi fenomeno.

Alia efiko de sendi mono estas ke ĝi malsanigas la asocion kiu ricevas. En malfeliĉaj kazoj,

  1. La ricevanta asocio perdas respondecon de la mono. Se mono venas amase kaj oni ne scias por kio uzi la monon estas tempta ekzemple aĉeti tro luksajn aferojn

  2. La membroj de la ricevanta asocio ekpensas ke estas mono kiun ili bezonas, ke mono estas la solvo de ĉiuj problemoj. Sed mono plejofte nur solvas praktikajn, provizorajn problemojn sed ne ĝenerale helpas la celon (sendepende de ĉu temas pri plifortigi homajn rajtojn, disvastigi Esperanton, egaligi la seksojn aŭ io alia)

  3. La estraro aŭ kasisto estas temptata doni al (nur) si mem multekostajn vojaĝojn aŭ simila, se ne estas strikta memkontrolo aŭ granda malfermeco pri la uzo de la subvencioj

  4. La asocio havas intereson kaŝi ĉiujn problemojn kaj verŝajne provas solvi ilin interne por ke ne estu halto de la monfluo. Kompreneble estas pli bone ke iu ricevas iuj luksaĵon ol ke la monfluo haltas tiel ke neniu ricevas ion ajn.


Kion fari? Mi ne scias (se mi scius mi tuj estus profesoro ĉe evolu-landa instituto ĉe iu dana universitato!) sed almenaŭ la ricevanta organizo estu konscia pri tiuj ĉi falejoj kaj decidu ĉu aktive kontraŭbatali ke ĉi tiaj aferoj okazu.


Thor ĵus falis!

Ho, ne, Thor ĵus falis de nia lito al la planko!

Ho, kompatinda knabeto tiel ploris kaj ploris kaj estis tute senkonsolebla... Ni metis lin en kusenoj kaj littolaĵoj apud nia lito kaj baris per seĝo, sed li ŝajne kapablis grimpi supren al la lito kaj fali. Ni devas trovi beban litoj tuj, tuj post tiuj multaj aliaj aferoj kiujn ni devas fari....



9/1 2007 Alvenataj per floroj

Do jes, estas iom malfrue por alveno, sed tamen: Hodiaŭ ni rivevis bonvenigajn florojn kaj benan "tiki" – la ruĝa makulo sur la frunto:

Billede(446)

Billede(447) Thor ege ŝatis, Aske tute refuzis (kompreneble, li havas 2 kaj duona jarojn)

Thor ege ŝatis, Aske tute refuzis (kompreneble, li havas 2 kaj duona jarojn)





Billede(448) Jen Anne Mette kaj Tine (unu el la aliaj evoluigaj laboristoj)

Jen Anne Mette kaj Tine (unu el la aliaj evoluigaj laboristoj)




13/1 2007 Vizito al sabata renkontiĝo de NEspA

Estis ege agrabla renkonti la "lokulojn", kun kiu mi havis grandajn planojn: NESPA kaj NEJA (la junulara organizo) ne havas hejmpaĝon. Mi proponis fari http://esperanto.org.np (provizore ) kun sub-paĝoj por ĉiuj organizoj kaj grupoj kiu troviĝas en Nepalo. Ĉiuj havos sian propran uzantnomon kaj pasvorton, tiel ke ĉiu grupo povas facile redakti sian parton de la hejmpaĝo.

Virinoj?

Partoprenis 14 viroj kaj 0 virinoj. Kiam mi demandis ĉu estas neniuj virinaj esperantistoj ili respondis: Ili ekzistas, sed ili ne havas tempon partopreni, ĉar ili devas zorgi pri la hejmoj.

Poste mi aŭdis ke estas ĝenerala problemo en Nepalo ke aktivaj virinoj havas du laborojn: La laboro kaj la hejmo. Estas ŝajne preskaŭ nepensebla ke viro zorgu pri la hejmo, eĉ ne unu tagon (kiam mi demandis esperantisto pri tio li rekte konfesis ke li ne scias kuiri pli ol teo, nek kapablas zorgi pli sia infano).


15/1 2007 Ludgrupoj kaj "expats"

Hodaŭ mi, nia didi, Aske kaj Thor iris al ludgrupo por partopreni "ludgrupon" de ne-nepalaj infanoj kaj iliaj gepatroj aŭ didi'oj (didi – fakte "granda fratino" - estas dommastrino kaj infangvatistino).

Estis absolute absurda fenomeno. Unue vi veturis 30 minutojn en taksio sen sekureczonoj (mi kaj du didioj kun ĉiu sia infano – do tute forgesu pri aŭtajn seĝojn por infanoj) en la milde dirita kaosa trafiko de Katmanduo por iri al la kvartalo de Patan kie loĝas plejparto de la "expats" (eks-patriatoj = ne-nepalanoj) en siaj luksaj domoj.

Poste ni pasigis du horojn en eta ĉambro kun 19 aliaj infanoj kaj iliaj patrinoj aŭ didioj, en inferna bruo de la partoprenantoj kiuj krietis angle kaj foje france kaj nepale, kaj de bruo de la laŭtegaj ludiloj de la gastiga infano. Estis ankaŭ "manĝaĵo" por la infanoj: Ĉipsoj, popkornoj kaj kuko!

Aske sidis kiel aŭtista infano kaj provis ludi sole kun la tri ludolojn ke li trovis en la bruego.

Poste ni reveturis 30 minutojn en taksio, kaj tiu ĉi fakte havis sekureczono en la antaŭa parto. Do mi sidiĝis tie kaj ekuzis ĝin (fakte ĝi apenaŭ funksciis, la taksiisto, kiu kompreneble ne uzis la sian, devis labori kelkajn minutojn por sekurigi mian). Tio ĉi estis la plej amuza parto por Aske, ĉar li povis stari kaj danci kun la ritma muziko dum ni veturis.

Jen Aske en veturanta taksio:

Billede(497) Hodaŭ mi, nia didi, Aske kaj Thor iris al ludgrupo por partopreni

Mi neniam faros tion ĉi plu. Estas tute freneza, malmorala kaj danĝera ke la infanoj de riĉecaj ne-nepalanoj veturu tien kaj reen en la jam tre densa trafiko de Katmanduo, nur por subteni izoliĝon de la lando kie ili loĝas.

Mi deziras ke miaj infanoj ili ekkonu la homojn kaj lernu la lingvon de la lando, anstataŭ resti en strange izolitaj eksterlandanaj klikoj de la riĉuloj.





Noto 2 semajnoj poste: Foje ili estas ekstera, kaj tion Aske multe pli bone povis partopreni. Jen li fakte presaux ludas kun la aliaj:

Billede(496)





16/1 2007 Zoologia ĝardeno

Billede(489) Zoologisk have er ligesom i Danmark lidt trist; en masse dyr lukket ind i en masse bure. Men her var der fritgående pelikaner - og en elefant vi klappede men som vi DESVÆRRE ikke kom op at ride på (men næste gang, Aske).Zoologia ĝardeno estas kiel en Danmark iom trista; amaso de bestoj en kaĝoj. Sed ĉi tie estis liberaj pelikanoj - kaj elefanton ni manklapis sed BEDAŨRINDE ne rajdis (venonta fojo, Aske).

Zoologisk have er ligesom i Danmark lidt trist; en masse dyr lukket ind i en masse bure. Men her var der fritgående pelikaner - og en elefant vi klappede men som vi DESVÆRRE ikke kom op at ride på (vi havde ikke penge nok - men næste gang, Aske).

Zoologia ĝardeno estas kiel en Danio iom trista; amaso de bestoj en kaĝoj. Sed ĉi tie estis liberaj pelikanoj - kaj elefanton ni manklapis sed BEDAŨRINDE ne rajdis (ni ne havis sufiĉe da mono – sed venonta fojo, Aske).





La ĉiutaga vivo

IMG_4680 Thor er begyndt at kravle (i stedet for at krybe) - og rejser sig op af alting. Heldigvis er nepali-stilen lave borde og lave stole så det går godt.Uheldigvis er nepalistilen også stengulve og i her i januar måned er de - udover hårde - også enormt kolde, så vi prøver at holde ham på MS' tæpper.---------------------------------- ---------------------------------- Thor komencis rampi (anskataũ kuŝrampi) - kaj stariĝas de ĉio. Bonŝance nepala stilo estas malaltaj tabloj kaj seĝoj kaj tiel bone iras.Malbonŝance nepala stilo estas ankaũ ŝtonplanko kaj januare ili estas - krom duraj - ankaũ ege malvarmaj, do ni provas teni lin sur la tapiŝoj de MS.

Thor er begyndt at kravle (i stedet for at krybe) - og rejser sig op af alting. Heldigvis er nepali-stilen lave borde og lave stole så det går godt. Uheldigvis er nepalistilen også stengulve og i her i januar måned er de - udover hårde - også enormt kolde, så vi prøver at holde ham på MS' tæpper.

Thor komencis rampi (anskataũ kuŝrampi) - kaj stariĝas de ĉio. Bonŝance nepala stilo estas malaltaj tabloj kaj seĝoj kaj tiel bone iras. Malbonŝance nepala stilo estas ankaũ ŝtonplanko kaj januare ili estas - krom duraj - ankaũ ege malvarmaj, do ni provas teni lin sur la tapiŝoj de MS.





img_0265 Vores didi/børnepasser Maja er rigtig god til Thor, men det har været et problem at Aske ikke kunne vænne sig til hende.Nia didi/infangvatistino Maja bonegas por Thor, sed estis problemo ke Aske malfacile alkutimiĝis ŝin.

Vores didi/børnepasser Maja er rigtig god til Thor, men det har været et problem at Aske ikke kunne vænne sig til hende.

Nia didi/infangvatistino Maja bonegas por Thor, sed estis problemo ke Aske malfacile alkutimiĝis ŝin.



Thor er begyndt at kikke efter Maya, når hun siger "shaunuu!" og han ikke kan se hende (betyder vist nok 'lille' og lyder fuldstændig som en imitation af en tyrkisk bedstemor!).




Billede(441) I nærheden af MS' gæstehus bor Sylvester på 2 år (hvis forældre, Nynne og Nikolaj, også arbejder for MS). I starten gad Aske ikke rigtig Sylvester (eller nogen andre end for og mor for den sags skyld), men Sylvesters lege-geder var sjove.---------------------------------- ---------------------------------- Proksime de la gastejo de MS loĝas Sylvester de 2 jaroj (kies gepatroj, Nynne kaj Nikolaj, ankaũ laboras por MS). Komence Aske komunikemos kun Sylvester (aũ iuj aliaj ol patro kaj patrino), sed la lud-kaproj de Sylvesters estis amuzaj.

I nærheden af MS' gæstehus bor Sylvester på 2 år (hvis forældre, Nynne og Nikolaj, også arbejder for MS). I starten gad Aske ikke rigtig Sylvester (eller nogen andre end for og mor for den sags skyld), men Sylvesters lege-geder var sjove.

Proksime de la gastejo de MS loĝas Sylvester de 2 jaroj (kies gepatroj, Nynne kaj Nikolaj, ankaũ laboras por MS). Komence Aske komunikemos kun Sylvester (aũ iuj aliaj ol patro kaj patrino), sed la lud-kaproj de Sylvesters estis amuzaj.







IMG_4754 Jacob og Aske prøver at reparere lokal nepalesers cykel------------------------------------------------------------------------Jacob kaj Aske provas repari loka nepalana biciklol

Jacob og Aske prøver at reparere lokal nepalesers cykel

Jacob kaj Aske provas repari loka nepalana biciklol





Vizito al Razen Mandahar, prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio, kaj lia 3jara filo. Ege amuza.

Billede(503)

Billede(504) ... sed ekestis ege tro malfrue kaj ni devis bicikli hejmen... bonŝance Razen pruntedonis al ni lumon por la biciklo!

... sed ekestis ege tro malfrue kaj ni devis bicikli hejmen... bonŝance Razen pruntedonis al ni lumon por la biciklo!



27/1 2007 Nepalaj junuloj

Hieraux mi telefonis al la sekretario de NEJO (la junulara esperanto-organizo de Nepalo) por diskuti NEJO-hejmpaĝojn kaj tuj tagon poste ili venis amase kaj ege interesiĝis.

Kiel en danio la junuloj estas ege malfermaj kaj viglaj kaj tuj entuziasme akceptis miajn ideojn pri facilege redaktebla hejmpaĝo kiun multaj povas ŝanĝi kaj mi tuj registris 5 administrantojn de la venonta http://nejo.saluton.dk/ .



28/1 2007 Vizitoj de nia domo / besøg i huset

Billede(500)

Billede(510) Man skal efter sigende være der hver dag hvis man vil have nepalesere til at gøre noget færdigt hurtigt, så I dag holdt vi

Man skal efter sigende være der hver dag hvis man vil have nepalesere til at gøre noget færdigt hurtigt, så I dag holdt vi "skovtur" ved vores nye hus.

Laũdire oni devas ĉeesti ĉiutage se nepalaj laboristoj finfaru ion rapide, do hodiaũ ni faris "arbar"ekskurson al nia domo.

Billede(512) Gulv-læggerne er meget søde og Aske elsker at rode med deres træklodser----------------------------------------La plankmetistoj estas amikaj kaj Aske ŝategas umi kun iliaj lignopecoj

Gulv-læggerne er meget søde og Aske elsker at rode med deres træklodser

La plankmetistoj estas amikaj kaj Aske ŝategas umi kun iliaj lignopecoj